Germana Esperanto-Instituto

Druckversion | Presebla versio

Kiel institucio de Germana Esperanto-Asocio la Germana Esperanto-Instituto (GEI) okupiĝas unuavice pri lingvoflegado kaj dokumentado. Decidiga por ĝia laboro estas la lingvouzo kontrolita de la Akademio de Esperanto, kiun regulas la normo de la "Fundamento de Esperanto" publikigita en 1905: gramatika skizo kun ekzempla ekzercaro. En ĝia kadro Esperanto plu evoluas kiel ĉiu alia lingvo, evitante devojiĝon de la normo.

La GEI estas posteulo de la Esperanto-Instituto por la Germana Regno (fondita en 1922, la iama Saksa Esperanto-Instituto). Tiu devis ĉesigi sian laboron dum la nazia tempo. En 1948 la Instituto nove fondiĝis en Munkeno. Laŭ hodiaŭa stato ĝi havas la jenajn taskojn:

Lingvoekzamenoj

Lingvoekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) estas regule organizataj ĉe la Germana Esperanto-Centro en Herzberg (Harz) kaj en la kadro de kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj.

Biblioteko kaj dokumentado

La Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen, unu el la plej grandaj fakaj bibliotekoj de la mondo pri Esperanto, estas parto de la Instituto. Krome la Instituto havas projekton pri inventurado de privataj kolektoj de Esperanto-publikaĵoj.

Kontrolado de manuskriptoj

Manuskriptoj verkitaj en Esperanto povas antaŭ publikigo esti donataj al la Instituto por kontrolo, por tiamaniere certigi konstante altan lingvonivelon. Krom ampleksaj libromanuskriptoj ankaŭ malpli grandaj publikaĵoj (ekz-e urboprospektoj) kaj instrumaterialoj estas lingve kontrolataj.

Arkivado

Komisie de Germana Esperanto-Asocio la GEI trarigardas ties arkivendajn dosierojn kaj kunordigas ilian transdonadon al la Federacia Arkivo en Koblenz.

Krome la GEI kiel an la pasinteco povas – se necese kaj utile – eldoni proprajn publikaĵojn kaj akompani aŭ mem realigi didaktikajn kaj sciencajn aktivecojn.

La Instituto kunlaboras kun la Akademio de Esperanto, la Asocio de Esperanto-Instruistoj kaj kun diversaj sciencaj organizoj kaj institucioj.


Adreso:
Germana Esperanto-Instituto, Ulrich Brandenburg
Tel.: 0800-3363636-431
geiatesperanto.de